Votuporangano

*Paulo Cesar Pires*
Votuporanga-SP (Brazilo) UTC -3
votuporangano@gmail.com

Kanado inaŭguros sian plej altan ponton por piedirantoj

Skribaĵeto de la 16-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

En Vankuvero, la 70 metroj alta Ponto Kapilano, kiu estas inter tiuj plej famaj vidindaĵoj ĉe naturmedio en Kanado, baldaŭ spertos seriozan konkuranton. Temas pri la ponto Golden Skybridge, 260 km for de la urbo Kalgario en la provinco Alberto, okcidente de la lando. Kiam venontmaje ĝi estis malfermita, tiam ĝi iĝos oficiale la plej alta ponto por piedirantoj en la lando.

Golden Skybridge vere konsistas el du pontoj, la unua en alto 130 m, super la dua, en alto 80 m. Meze de la montaroj Columbia kaj Rocky Mountain, la pontoj kaj la tieaj padoj ili formas 3-kilometran itineron. laŭlonge de la vojo troviĝas la tiel nomataj “viewing platforms”, kiuj estas ejoj por la homoj rigardi la pejzaĝon.

Havu luksan verpermanĝon ĉe parkata aviadilo kontraŭ 59.800 enoj

Skribaĵeto de la 15-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

ANA (All Nippon Airways), tiu plej granda japana flugkompanio, ekofertis luksajn verpermanĝojn ĉe parkataj aviadiloj en la flufhaveno Haneda en Tokio. Temas pri klopodo por superi la krizon atingantan la aviada sektoro tutmonde, kaj ĝi provas repliki la sukceson, kiu alia flugfirmao en Singapuro spertis per simila ago.

ANA proponas du prezojn por la servo al la klientoj: tiu unua klaso, kontraŭ 59.800 enoj kaj tiu komerca klaso, kontraŭ 29.800. Oni antaŭece elektu la preferatan menuon, ĉu la japana, ĉu la internacia. Jam okazis inaŭguro de tia evento, tagmanĝo kaj vespermanĝo, kun po 60 invititoj. La plano antaŭvidas por aprilo la aranĝon de 22 tagmanĝoj kaj vespermanĝoj kun tempodaŭro po 3 horoj.

La plej granda kuniklo de la mondo malaperis

Skribaĵeto de la 14-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

La brita polico informis hieraŭ (marde, la 13-an), ke enketas pri la malapero de Dario, kiu estas "la plej granda kuniklo de la mondo", kaj estas malaperinta ekde la lasta semajnfino. La enketistoj kredas, ke tiu kuniklego, kiu estas 1,29 metroj longa, estis ŝtelita el la korto de ĝia posedanto en la angla vilaĝo Stoulton.

Annette Edwards, kiu prizorgas la beston, ofertas 2.000 pundojn kiel rekompencon al tiu, kiu trovi kaj redoni ŝian dorlotbeston. Tio estas ĉirkaŭ 2.300 eŭroj. Ŝi estas 68-jaraĝa eks-modelo de la usona virmagazino Playboy, kaj diris intervjue al la gazeto The Daily Telegraph: "Ĉiu besto estas ne anstataŭigebla individuo".

Dario apartenas al la raso "kontinenta giganto", aŭ "germana giganto", kaj en 2010 ĝi ricevis de Guinness-libro de rekordoj la titolon pri "la plej granda vivanta kuniklo".

La firmao pri tuneloj de Elon Musk malfermis la unuan linion en Las-Vegaso

Skribaĵeto de la 13-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Lastĵaŭde (la 8-an) ĉe Vegas Convention Center (LVCC) en Usono tiu firmao Boring Company, de la miliardulo Elon Musk, inaŭguris la unuan linion kadre de projekto pri subteraj tuneloj, kiuj provos mildigi la trafikŝtopiĝojn en grandaj urboj.

Temas pri du paralelaj tuneloj po 2,7-kilometra, kun du stacioj (komenco kaj fino) kaj unu subtera. Estas 62 elektraj veturiloj de la firmao Tesla por tiu sistemo. La rapido de la veturado atingas 56 km/h, kaj la pravigo por vendi tiun sistemon estas ekzemple, ke 45-minuta piedirado tra la tereno de tiu eventeja centro povas esti anstataŭigita de 2-minuta vojaĝo.

Mick Akers, de la gazeto Review Journal, sur Tvitero faris afiŝojn pri tiu sistemo, kiu ŝajne ne kontentigis lin. Jen koncerna filmeto: youtu.be/Usn4whRkCp0

Hieraŭ en Moskvo: post 120 jaroj venis la fino por vendejo aperinta en tiu tempo de la caroj

Skribaĵeto de la 12-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Historia nutraĵ-vendejo fermis hieraŭ (dimanĉe, la 11-an) en la centro de Moskvo, la rusa regurbo, post pli ol cent jaroj da funkciado. Pravigas la finon de tiu komerco la falo de la turisma sektoro kaŭzita de la nuna pandemio, krom leĝaj aferoj.

Temas pri Eliseevsky, kiu mafermis sojle de la 20-a jarcento, kaj daŭris funkcianta eĉ en tiu tempo de Sovetunio. Ĝi estas konata pro ĝia inteno aspektanta kiel novbaroka palaco kaj ĝia diverseco pri rafinitaj manĝaĵoj kaj memoraĵoj.

"Ĉi tie estas loko por aĉeti iom da manĝo, sed ne nur. Ĝi estas simbolo de la urbo, kaj mi ofte venis ĉi tien por miri antaŭ la interno. Mi bedaŭras, ke ne plu eblos fari tion", diris al la novaĵagentejo Reuters la moskvanino Yelena Bakhtina dum aĉetado tie.

Fulmo mortigis 68 kaprojn

Skribaĵeto de la 11-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Vendrede la 9-an je la 3-a posttagmeze en la portugala urbo Arcos de Valdevez fulmo mortigis 68 kaprojn. Tiam la bestoj estis pastiĝantaj ĉe monto. La paŝtisto Dario Gonçalves de Lima (53-jaraĝa) miregis: "De 40 jaroj laboranta ĉe montaro mi neniam antaŭe estis spertinta tion".

"Kiam mi estis telefonanta, tiam mi aŭdis du tondrojn, rimarkis flamon ĉe arbareto, apude mi vidis du kaprojn ŝancel-paŝajn, kaj turniĝante al alia flanko mi ekvidis multajn aliajn kuŝantajn surgrunde", raportis Dario al la gazeto "O Minho."

"Ili ne prezentis eksterajn vundojn, sed rompiĝis interne. La fajro estingiĝis tuj poste, pro la pluvo. Mi preferus perdi 5.000 eŭrojn ol tiuj kaproj. Estas malmultaj junaj kaproj por aĉeti, kaj ili multekostegas: po 80-100 eŭroj, ĉar temas pri antikva raso. Ĉirkaŭ 10 idoj iĝis orfoj kaj mortos pro tio, ke ili rifuzas suĉbotelon".

Urbo malaperinta en la sablo antaŭ 3.000 jaroj estis malkovrita

Skribaĵeto de la 10-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Arkeologoj malkaŝis hieraŭ (vendrede, la 9-an) la malkovron en Egiptujo de urbo, kiu estis konstruita de pli ol 3.400 jaroj, en tiu tempo de la regado de la faranono Amenhotep la 3-a, de la dekoka egipta dinastio.

La elfosadoj okazis ĉe la okcidenta bordo de la urbo Luksoro, proksime de la templo de la faraono Ramseso la 2-a kaj la Valo de la Reĝoj, kiu estas nekropolo de antikva Egiptujo. La teamo estis gvidata de la egipta arkeologo Zahi Hawass.

Peter Lacovara, kiu estas direktoro de la Fonduso por Arkeologio kaj Heredaĵo de Antikva Egptujo, kun sidejo en Usono asertas, ke tiu estas tre grava malkovro: "Tio estas kvazaŭ Egipta Pompejo, kaj indikas la neceson konservi tiun areon kiel arkeologian parkon".

Post 28 jaroj virino fortranĉis 73-centimetrajn ungojn

Skribaĵeto de la 9-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

La usonanino Ayanna Williams, kiu estis agnoskita de Guinness-libro de rekordoj ekde 2017 kiel tiu virino posedanta la plej longajn ungojn tutmonde, ĵus adiaŭis al 73,355 centimetroj da keratino, kiu okulfrape estis rimarkeblaj en la pinto de ĉiu ŝia fingro. Ŝi fortranĉis siajn ungojn unuafoje ekde 1990.

La ungoj estis lastfoje mezuritaj kaj sekve fortranĉitaj en la lasta semajnfino, ĉe iu dermatologia centro de la urbo Forth Worth, de la usona subŝtato Teksaso. La afero postulis la uzon de elektra turniĝanta ilo. La virino nun feliĉegas pro tio, ke ŝiaj ungoj estos konservataj kaj ekspoziciataj ĉe la muzeo "Ripley's Believe or Not!" en la urbo Orlando, subŝtato Florido.

Jen koncerna filmeto: youtu.be/547r3_f8Pb4

Jen la plej dika arbo de la mondo

Skribaĵeto de la 8-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

En la centro de la urbo Santa María del Tule, de la meksika subŝtato Oaĥako, troviĝas la vidindaĵo konata kiel la arbo de Tule. Temas pri taksodiospecio (Taxodium macronatum), kiu havas la trunkan perimetron de 58 metroj, pro kio ĝi estas la arbo kun plej dika trunko en la tuta mondo. Ĝi havas la diametron da 14 metroj, alton da 41 metroj, kaj la botanikistoj pensas, ke ĝi aĝas 1430-1600 jarojn.

Laŭ Vikipedio tia arbo, ankaŭ nomata "Meksika Cipreso", "Cipreso de Moktezumo" kaj "Ahuehuete-arbo" (Taxodium mucronatum) estas ekde 1921 la meksika nacia arbo. La nomo signifas "praa arbo proksime de la akvo" en la naŭatla lingvo. En tiu lando troviĝas multaj famaj arboj el tiu specio.

Yahoo-Respondoj malaperos venontmaje

Skribaĵeto de la 7-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Laŭ komunikaĵo aperinta antaŭhieraŭ (lunde, la 5-an) supre de la retpaĝo "Yahoo-Respondoj", je la 4-a de majo 2021 tiu servo ne plu haveblos. Cetere, ekde la 20-an de aprilo la uzanto ne povos afiŝi novajn demandojn kaj respondojn tie. Kaj la 30-an de junio estos la limdato por la uzanto elŝuti sian enhavon.

Yahoo-Respondoj aperis en 2005 kaj arigis milionojn da demandoj de interretuzantoj ŝerĉantaj solvojn por problemaj informadikaj, personrilataj, lernejaj kaj eĉ filozofiaj, tamen la servo iĝis malpli reliefa lastatempe. La kvanto pri falsaj informoj kaj konspiraj teorioj aperintaj en tiu retejo helpis malplibonigi la reputacion de la platformo. Yahoo asertas, ke volas investi en "fida altkvalita enhavo".

Por tiuj elpensintoj de la plej bonaj vizaĝomaskoj, konkurso disdonos 500.000 dolarojn

Skribaĵeto de la 6-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

La usona registaro ekigis konkurson por inventistoj, kiuj elpensis novajn maskojn por protekto de vizaĝo kontraŭ infektiĝo per virusoj. Estos disdonataj monpremioj da entute 500.000 dolaroj. Nur usonaj civitanoj rajtas aliĝi, kaj la limdato por sendi proponojn pri la masko estas la 21-an ĉi-monate.

La konkurso estos dufaza: unue oni elektos dek konkursaĵojn, kies proponintojn ricevos po 10.000 dolarojn, kaj en la dua la partoprenantoj prezentos prototipojn, kiu estos testataj kaj tiuj kvin plej bonaj rajtigos al ties kreintoj dividi premion da 400.000 dolaroj.

"Ni volas, ke la homoj partoprenu la disvolviĝon de novaj maskoj, kiuj estu efikaj kaj komfortaj, kaj tio helpos nin je kontrolado de la kovimo [...]", diris Nikki Bratcher-Bowman, de la usona departamento pri sano.

Boris Johnson: Loĝanto povos fari semajne po du kovimotestojn

Skribaĵeto de la 5-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

La brita ĉefministro Boris Johnson asertis hodiaŭ (lunde, la 5-an) per komunikaĵo, ke ĉiuj loĝantoj de Unuiĝinta Reĝolando povos fari semajne po du kovimotestojn, kadre de kampanjo por kontrolado de la pandemio pri kovimo, samtempe al efektivigo de rapida vakcinado kaj remalfermo de la negocoj.

Laŭ Johnson tiu programo de amastestado rompigos la ĉenon de infektiĝo per detektado de sensimptomaj infektitoj. La registraro informis, ke la testaĵoj estos senditaj al loĝejoj kaj laborejoj. Oni ankaŭ povos preni ilin ĉe apotekoj kaj testo-centroj.

Parado kun 22 mumioj okazis hieraŭ en Egiptujo

Skribaĵeto de la 4-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Hieraŭ (sabate, la 3-an) la mumioj de 18 reĝoj kaj 4 reĝinoj de Antikva Egiptujo ĉefrolis publikan eventon surstrate en la egipta regurbo Kairo. Ekde la Muzeo de Kairo tiuj hisotriaj eroj estis venigitaj al Nacia Muzeo de la Egipta Civilizo, kies malfermo okazas hodiaŭ, tamen la mumioj viziteblos tie de la publiko ekde la venonta 18-a ĉi-monate.

La mumioj estis enmetitaj en hidrogen-kapsuloj kaj transportitaj per veturiloj ornamitaj laŭ la tiea antikva tempo. La 40-minuta trapaso spertis fortan gardoservon kaj efektiviĝis laŭ la kronologia regado, komenciĝante per tiu mumio de la faraono Sekenenré Taá (16-a jarcento a.K) kaj finiĝante per tiu de Ramseso la 9-a (12-a jarcento a.K).

Grimes: Mi pretas por morti kun la ruĝkolora marsa polvo sub miaj piedoj

Skribaĵeto de la 3-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Claire Elise Boucher, la kanada muzik-artisto konata kiel Grimes, kiu estas la edzino de la fama entreprenisto Elon Musk, je la pasinta 30-a de marto afiŝis sur la soci-retejo Instagramo foton montrantan sin antaŭ la instalaĵoj de tiu bazejo por testoj de la programo Starship (Vilaĝo de Boca Chica, Teksaso), kun la jena teksto: "Mi pretas por morti kun la ruĝkolora marsa polvo sub miaj piedoj".

La translokiĝo, laŭ ŝi, koncernas helpi je konstruado de homa kolonio en Marso. Tiu ne estis la unua okazo, ke Grimes komentis pri igi la Ruĝan Planedon loĝeblan por la homaj estaĵoj. Pasintfebruare intervjue al la brita gazeto The Sun ŝi diris, ke planas translokiĝi al Marso post ŝia 50-jariĝo. Nun ŝi estas 33-jaraĝa.

28 milionojn da dolaroj perdis gajninto, kiu ne aperis por ricevi sian loteri-premion

Skribaĵeto de la 2-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

En Brazilo iu venkinta partopreninto de loterio estis rajtigita ricevi sian premion de 28 milionoj da dolaroj ĝis antaŭ-hueraŭ (merkrede, la 31-an de marto), tamen li/ŝi ne aperis por tion fari kaj perdis ĝin. Caixa, kiu estas la organizaĵo mastrumanta la loteri-konkursojn en tiu lando klarigas, ke la limdato por postuli loteri-premion estas 90 tagoj post la lotodato.

La koncerna konkurso, nome "Mega da Virada", je la 31-a de decembro 2020 difinis per loto la numerojn 17, 20, 22, 35, 41 kaj 42 por disdoni ĉirkaŭ 325 milionojn da realoj (ĉirkaŭ 56 milionojn da dolaroj). Per tiuj numeroj partoprenis du konkursantoj, kiuj rajtis po duonon de tiu grandega sumo. Unu el ili estis de la urbo Arakaĵuo kaj jam ricevis la monon. La alia estis partopreninta ekde San-Paŭlo, kaj ne aperis ĝis la limdato. Lia/ŝia eks-premio estos ĝirata al la fonduso FIES, por financado de la supera edukado.

En Brazilo ne estas malofta la "forgeso" de loteria premio, kaj ĉi-kaze temas pri la plej granda "forgesita" monsumo en la historio de Caixa.

Du epizodoj de Spongabobo ne plu spekteblos

Skribaĵeto de la 1-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Hieraŭ (merkrede, la 31-an) David Bittler, kiu estas vic-prezidanto por komunikado de la usona kabla televidkanalo Nickelodeon klarigis, ke la decido ne plu montri du epizodojn de Spongabobo okazis pro malsamaj pravigoj. Tiu de la 12-a sezono (Kwarantined Crab ) pro "sensivecoj ĉirkaŭ la pandemio", kaj tiu de la 3-a sezono, jam ekde 2018 (ĝi montras ŝtelon de virinkalsono), pro "ne taŭgeco al infanoj, de eroj de la rakonto".

Laŭ Vikipedio: "Sponga Bobo, originale angle SpongeBob SquarePants "kvadratpantalona", estas fikcia rolulo en usona samnoma televida serio Sponga Bobo, kiu unue aperis en julio de 1999. La rolulo estis desegnita fare de marbiologo kaj animatoro Stephen Hillenburg, kaj voĉigita fare de Tom Kenny. Sponga Bobo estas infanece naiva kaj optimisma antropomorfa spongulo kun la kvadrata formo de kutima kuireja spongo. Li vivas kun aliaj antropomorfaj marvivuloj en la fikcia submara urbo Bikini Bottom."

Biciklado, la nova franca revolucio

Skribaĵeto de la 1-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Parizo, la franca regurbo, investas en la "du-rado" kiel taŭga estonta solvo je la urba moviĝemo. En ĉi tiu tempo de pandemio akceliĝis la konstruado de biciklovojoj - en 2020 la tiea urbodomo starigis pliajn 170 kilometrojn. En la lastaj du jaroj la nombro de homoj moviĝantaj per biciklo plialtiĝis je 62%.

Pli kaj pli da plenkreskuloj de ĉiuj aĝoj volas lertiĝi en biciklado tra la urbo, kaj tiurilate ĉiu merkredo kaj sabato dekoj da estontaj biciklantoj trejnas rajdadon en la universitata tereno de la Internacia Universitata Urbo, en la sudokcidenta parto de Parizo. Multaj homoj volas igi la biciklon kiel sia ĉefa veturilo, kaj en Parizo tiu koncepto eĉ gajnis propran esprimon: "vélotaf", kiu estas mikso de biciklo (vélo) kaj laboro (taf). Ankaŭ la esprimon "vélorrution" oni aŭdas koncerne al tiu tendenco.

"Satana" sportŝuo estigis polemikon kaj Nike submetis juĝaferon

Skribaĵeto de la 30-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Serio de sportŝuoj kun satanaj referencoj kaj sangoguto kaŭzis skandalon en Usono, kaj la firmao de artistoj MSCHF, kiu kunlabore kun la repisto Lil Nas X projektis la aferon, estis atingita de juĝaferon en Nov-Jorko fare de Nike, tiu grandega firmao pri sportaj produktoj. Laŭ Nike tiu "Sportŝuo de Satano", senpermese farita surbaze de ĝia modelo Air Max 97, estas fonto de konfuzo al la publiko kaj atingas Nike per ebla bojkoto.

MSCHF rete surmerkatigis la serion da 666 sportŝuoj hieraŭ (la 29-an) kaj diras, ke ili estis entute venditaj en tempodaŭro malpli ol minuto, kontraŭ po 1.018 dolaroj. La sportŝuo enhavas vezikon kun 60 kubcentimetroj da ruĝa inko miksita kun ununura guto da homsango el la artistomembroj de MSCHF, krom renversitan krucon, pentagramon, kaj la enkribon "Luko 10:18" (Kaj li diris al ili: Mi vidis Satanon falanta de la ĉielo, kiel fulmo).

Nova projekto pri rearbarigo naskigos 1,7 miliardojn da arboj

Skribaĵeto de la 29-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Plenumiĝis la unua fazo de ekologia projekto efektivigota ĉe la bordoj de la brazilaj riveroj Aragvajo kaj Tokantinso. Ricevinte la nomon "La Biodiverseca Koridoro de Aragvajo" tiu projekto pri rearbarigo koncernos ses subŝtatoj de la lando kaj ligos la amazonan arbaron kaj la Ceradon, kiu estas la dua plej granda brazila ekoregiono.

Tiu koridoro konsistos el verda vojo 2.600 kilometroj longa kaj 40 kilometroj larĝa. Per specioj de Amazonio kaj Cerado oni planas rearbarigi areon kun unu miliono da hektaroj, kiuj estis degradigitaj kaj senarbarigitaj dum la lastaj kvindek jaroj, kaj por tiu ago oni taksas la neceson de 1,7 miliardoj da arboj.

Tiu ambicia projekto estis disvolvita de la Fondaĵo Black Jaguar, de la nederlanda entreprenisto Ben Valks. Laŭ studoj tiu rearbarigo estigos ekonomian profiton je 21,1 miliaroj da dolaroj en la venontaj kvindek jaroj pro ĝia ligo al sistemoj por agroarbara produktado.

Retejo: www.black-jaguar.org

Francaj monaĥoj provas vendi preskaŭ tri tunojn da fromaĝo

Skribaĵeto de la 28-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

La monaĥejo Cistercio (france: Cîteaux) situas en regiono Burgonjo-Franĉkonteo, proksimume 25 km sude de Dijon. La tieaj 19 monahoj estis vendanta siajn konatajn duonmolajn formaĝojn nur al vizitantoj kaj restoracioj, tamen nuntempe ili aranĝas "krizan retvendadon" pro tio, ke ekde la komenco de la pandenio de kovimo la mendoj reduktiĝis je 50%, kaŭzante la troan nunan stokon da 4 mil fromaĝoj - tio estas 2,8 tunoj.

"Ni provis klarigi al niaj 75 bovinoj, ke ili nepre produktu malpli da lakto, tamen ŝajne ili ne komprenis tion", tion diris al la novaĵagentejo AFP la monaĥo Jean-Claude, kiu respondecas pri la merkatiko de tiu monaĥejo fondita en la jaro 1098-a.

La monaĥejo unuiĝis al la reta ekfirmao "Divine Box", kiu surmerkatigas produktojn fare de monaĥoj, celante vendi minimume unu tunon da fromaĝo ĝis la venonta mardo (la 30-an). "Ni sukcesos!", garantias Jean-Claude anoncante, ke ĝis ĵaŭde (la 25-a) la mendojn antingis 700 kilogramojn.

Satelitaj bildoj: regiono de la Sueza Kanalo antaŭe kaj dum la tiea grundado de ŝipego

Skribaĵeto de la 27-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Bildoj registritaj de satelito de la Eŭropa Kosmagentejo montras estiĝantan malordigon kaŭzata pro la grandado de la ŝipego Ever Given en Sueza Kanalo, Egiptujo, je la 23-a ĉi-monate. Tiu grandega kontenerŝipo, kiu estas 400 metroj longa kaj 220.000 tunoj peza, estis veturinta de Ĉinujo al Nederlando, estas propraĵo de la japana firmao Shoei Kisen kaj funkciata de la tajvana firmao Evergreen Marine Corp.

Laŭ Vikipedio: La Sueza Kanalo estas marnivela kanalo aŭ akvovojo en Egiptujo, kiu ligas la Mediteraneon (ĉe Port Said) kaj Ruĝan Maron (ĉe Suezo). En longo de 163 km ĝi transas 113 km larĝan Suezan Terkolon. Ĝi estis malfermita en Novembro 1869 post 10 jaroj de konstruado. La kanalo permesas ŝipiradon inter Eŭropo kaj Suda Azio sen ĉirkaŭnavigado de Afriko, tiele malpliigante la marveturadan distancon inter Eŭropo kaj Hindio je ĉirkaŭ 7,000 kilometroj (4,300 mi).

Erupcio komencinta pasintsemajne en islanda vulkano povos esti multjara

Skribaĵeto de la 26-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

En Islando vulkano elspultanta lafojn ĉielen ekde vendrede (la 19-an) povas daŭrigi sian spektaklan agadon dum jaroj, kun eblo iĝi nova vidindaĵo en tiu insulo, kiu estas konata pro ĝiaj naturaj mirindaĵoj.

Miloj da islandanoj ariĝas en la loko de la erupcio, ĉe la Duoninsulo Rejkjaneso, ĉirkaŭ 30 kilometrojn sudokcidente de la regurbo Rejkjaviko, celante sperti tiajn rarajn fontojn de lafoj, kaj eĉ por provi baki manĝaĵon sur la magma varmega krusto.

Thorvaldur Thordarson, kiu estas profesoro pri vulkanologio ĉe la Universitato de Islando klarigas, ke tie la lafo elfluas laŭ 5-10 kubmetroj/sekundo, kaj tio sufiĉas por ke ĝi ne solidiĝu kaj fermu la fendon. "Se okazi reduktiĝo al sub tri kubmetroj tre eblas, ke la erupcio ĉesos", li asertas.

Satelito per magnetoj kaptos rubaĵojn en la spaco

Skribaĵeto de la 25-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Lastlunde, la 22-an, per la rusa raketo Soyuz-2.1a estis ĵetita la sateliton ELSA-d, kiu estis disvolvita de la japana firmao Astroscale por pruvi, ke per magnetoj eblas kolekti rubaĵon en la spaco. Ĝi konsistas el du partoj, tiu ĉefa 175-kilograma, kaj tiu alia 27-kilograma, kiu enhavas magnetoj por kapti la rubon. Kiam ĝi pleniĝos, tiam la ĉefa modulo kondukos la tutan aron al reeniro en la atmosferon, okazigante sian bruligon kun la kolektitaj rubaĵoj.

Oni taksas, ke nuntempe estas 9 mil tunoj da rubo en la spaco: malnovaj, malaktivaj satelitoj, raketeroj kaj aliaj rubaĵoj. Pasintnovembre la eŭropa kosmagentejo ESA anoncis la subskribon de kontrakto kun la svisa ekfirmao ClearSpace SA celante starigon de misio por kolekti spacorubon.

Jen koncerna filmeto.

Rekordan valoron atingis aŭkciita artaĵo de Banksy, kaj mono estos donacata al la brita sanservo

Skribaĵeto de la 24-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Hieraŭ (marde, la 23-an) per rete elsendita aŭkcio fare de la firmao Christie's estis vendita kontraŭ 14,4 milionojn (16,75 kun krompagojn) da britaj pundoj la pentraĵo 'Game Changer', fare de la stratartisto Banksy por omaĝi la sanlaboristoj. La birdo montras knabon ludantan per pupflegistinon kvazaŭ ŝi estus superheroo. Tiu enspezo koncernas preskaŭ la kvinoblon de la taksata valoro por tiu verko.

Laŭ Christie's, danke al la karitata organizaĵo de la malsanulejoj de Southampton, la enspezojn de tiu vendo financos "projetojn por bon-stato al sanlaboristoj kaj kuracatoj, kaj disdonitaj al komunumo pli ampleksa kadre de NHS kaj karitataj sektoroj".

Feneko estas grandorela besteto

Skribaĵeto de la 23-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

La dezerta vulpo, ankaŭ konata kiel feneko, estas malgranda besto de la familio Kanisedoj (Canidae). Ĝia scienca nomo estas Vulpus zerda, ĝi estas 20-40 centimetroj longa, kaj pezas inter 1,0 ĝis 1,5 kilogramoj.

Kiel vulpo, la feneko havas longan voston, kiu povas atingi 30 centimetrojn. Tamen ĝia okulfrapa trajto estas la grandaj oreloj, kiuj estas mezume ĉirkaŭ po 15-centimetra, kaj gravas por ties postvivado. Per ĝi la vulpeto disradias la korpovarmon kaj pli facile ĉasas, perceptante de malproksime insektojn, malgrandajn ronĝulojn kaj reptilioj.

Laŭ la Internacia Unio por la Konservo de Naturo (angla mallongigo IUCN), la aro de fenekoj estas stabila kaj malmulte minacata.

Jen la plej longa senbara vojo piedirebla

Skribaĵeto de la 22-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

La jutub-kanalo RealLifeLore provis identigi la plej longan distancon, kiu oni povus piediri inter du punktoj de la terglobo, sen bezono trapasi ajnan parton surakve. Certe li uzis la programaron Google Earth, sed ne nur, ĉar iom li devis fari mane celangte eviti lokojn kun riverojn sen pontojn, ekzemple.

Nu, laŭ la projekcio fare de la jutubisto, la plej lonta tia senbara vojo piedirebla koncernas 23.068,34 kilometrojn (L'Agulhas, en Sud-Afriko ĝis Magadan, en Rusujo). Tiu distanco por esti trapasita postulus 194 senĉesan tagojn da piedirado. Farinte tion laŭ ritmo de ok horoj tage, la tuta trapaso efektiviĝos post pli ol tri jaroj kaj duono.

Monda konkurso de fotografaĵo anoncis la venkintojn de 2021

Skribaĵeto de la 21-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

La grava internacia konkurso "Sony World Photography Awards" anoncis ĉi-semajne la venkintojn pri ĝiaj dek kategorioj. La eldono de 2021 celas premii la aŭtorojn de kelkaj el tiaj plej bonaj fotoj faritaj en 2020.

El tiuj 10 venkintoj, unu po kategorio, estos elektita tiu, kiu ricevos la premion pri fotisto de la jaro. La koncerna anonco okazos la venontan 15-an de aprilo. Krom tiuj, pli ol 100 fotistoj estis distingitaj pro la eco de iliaj konkursaĵoj. Inter la premioj estas altkvalitaj aparatoj kaj kvin mil dolaroj.

Jen fotaro sur la oficiala retpaĝo

Miljaraĝa hispana ilekskverko estas la Eŭropa Arbo de la Jaro 2021

Skribaĵeto de la 20-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Ĉi-jare la "miljaraĝa ilekskverko de Lecina", konata kiel "la arbo de la sorĉistinoj", venkis la internacian konkurson Eŭropa Arbo de la Jaro, kun rekorda voĉoj: 104.264 . Situanta en la tre malgranda vilaĝeto Alto Aragón, kun nur 13 loĝantoj en la provinco Huesca, regiono de Aragono ĝi estas miljaraĝa, oni taksas. Tiu arbo estas la unua venkinto troviĝanta en Hispanujo.

La anonco okazis lastmerkrede (la 17-an) per reta ceremonio de "Environmental Partnership Association" kaj "European Landowners’ Organization", kadre de la konferenco "Plantante por la estonteco: 3 miliadoj da arboj en Eŭropo". Aranĝita de 11 jaroj tiu konkurso "serĉas arbon kun apartan historion", kaj celas "potencigi la homojn kaj partoprenigi la lokajn komunumojn en protektado de medio kaj loka heredaĵo".

La dua pozicio koncernas la arbon Platano de Curinga (de Italujo, 78.210 coĉoj), kaj la tria tiun Platano malnova, (de Rusujo, 66.026 voĉoj).

Sciencistoj proponas la estigon de gena savkopio en la Luno

Skribaĵeto de la 19-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Per artikolo aperigita komence de ĉi tiu monato scientistoj de la usona Universitato de Arizono proponas ian "Arkeon de Noa" por 6,7 milionoj da specioj de la Tero: ili estus kriogenike konservitaj kaj kaŝitaj ene de serioj da kavernoj kaj tuneloj subgrundaj en la Luno. Ili kromnomis la aferon kiel "moderna tutmonda asekuro".

Laŭ la esploristoj tiu bunkro povos protekti la genajn bankojn, kiuj utilus okaze de la "tuta detruo de la Tero", pro grandega falo de la biodiverseco. "La Tero estas nature volatila medio", asertas Jekan Thanga, profesoro pri aerspaca inĝenierarto kaj meĥaniko de tiu universitato.

En 2013 fakuloj malkovris en la Luno reton da ĉirkaŭ 200 tuneloj (po 100 metroj diametra), kiuj perfekte taŭgus kiel rifuĝejo por tia valora stoko. Provizata de energion el sunpaneloj tiu "arkeo" estus atingita per liftoj. La scientistoj taksas, ke oni bezonus 250 raketoĵetoj por transporti al la Luno ĉirkaŭ po 50 ekzemplerojn, de la 6,7 milionoj de specioj. Tamen tiu projekto dependas de progresado en la teĥnikaro pri kriogeniko-robotiko.

Tinder-uzanto havos ilon por kontroli krimhistorion de aliaj uzantoj

Skribaĵeto de la 18-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

La firmao Match Group, kiu posedas aplikaĵojn por flirti (kiel Tinder, Meetic kaj OkCupid), anoncis novan ilon, kiu al la Tinder-uzantoj en Usono ebligos kontroli la historion pri krimoj kaj miskondutoj de aliaj uzantoj.

La koncernajn informojn provizos la neprofita organizaĵo Garbo, kiu estas reto de kontrolado fondita de virinoj. Ĝia servo kolektas informojn pri publikaj registroj kaj raportoj de perforto kaj miskonduto, inkluzivante malliberigojn, kondamnojn, limigordonojn, molestadon kaj aliajn perfortajn krimojn.

Tinder ankoraŭ ne informis pri la ĝusta dato por ekfunkciado de la servo. Rilate al ĝia prezo Garbo asertas, ke ĝiaj servoj estas malmultekostaj.

La Internacia Kosmostacio ĵus forlasis preskaŭ tri tunojn da rubaĵo en orbito ĉirkaŭ la Tero

Skribaĵeto de la 17-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Pasintsemajne kontrolistoj ekde la usona kosmagentejo NASA sendis komandon al la Internacia kosmostacio (IKS) por forĵeto de paledo plena je malnovaj piloj, pezanta ĉirkaŭ 2,9 tunojn - tio estas la plej peza aro jam forĵetita de IKS. Tiu ujo restos orbitanta ĝis kvar jaroj antaŭ sin bruligi enirante la teran atmosferon.

La transporto de provizaĵoj al IKS efektiviĝas per la translokiga veturilo H-II (HTV), de la japana kosmoprogramo, kaj tio estas ordinara afero. Post plenumi la celon oni lasas la veturilon orbitanta por ĝia estonta bruliĝo enirante la atmosferon. Sed ĉi-foje la kvando estas grandega, tamen Leah Cheshier, kiu estas fakulo pri komunikado de NASA asertis, ke same kiel okaz en la antaŭaj okazintaĵoj la bruliĝo de la paledo okazos "sendanĝere", kaj se eventuale resti iun pecon, ĝi falos en la Pacifikon.