Votuporangano

*Paulo Cesar Pires*
Votuporanga-SP (Brazilo) UTC -3
votuporangano@gmail.com

Malofta malfermiĝo de "kadavra floro" kun odoro de putriĝanta karno allogis homamasojn

Skribaĵeto de la 15-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Amaso da homoj atendis horojn en vico por vidi la maloftan kaj rapidan floradon de giganta, fetora sumatra titana arumo, ankaŭ konata kiel kadavra floro, ĉe la Botanika Ĝardeno de la Universitato de Varsovio, Pollando, dimanĉe kaj lunde (13-14-an de junio).

Giganta amorfofalo (Amorphophallus titanum) estas specio de arumacoj. Ĝi kreskas origine sur Sumatro kaj formas la plej grandan senbranĉan floraron (infloreskon) sur la Tero. La plej granda mezurita infloresko atingis alton de 2,7-2,9 metroj. Por altiri insektojn por polenado la floroj havas malagrablan odoron similan al putriĝanta fiŝo. La planto havas en la indonezia lingvo la nomon bunga bangkai kio signifas "kadavrofloro".

Ekfirmao elpensis kafon ne por trinki, sed manĝi

Skribaĵeto de la 14-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

En Brazilo la entreprenisto Alexandre Pregnaca bezonis tri jarojn kaj investis 1,5 milionojn da realoj por atingi la formulon de "solida kafo", lanĉita aprile pasintjare. La grajnoj de kafarbo venas de la subŝtato Minas-Ĝerajso al fabriko en la urbo Vila-Veljo, subŝtato Espirito-Santo, kie ili estas rostitaj, muelitaj kaj prilaboritaj kun vegetala graso. La gusto samas al tiu de taso da kafo, sed anstataŭ trinki ĝin, oni manĝas ĝin. En unu jaro estis vendita pli ol miliono da unuoj en la regionoj suda kaj sudorienta de la lando.

"Temas pri maso, kiun ni povas prilabori rekte el la faboj de arabia kofeo, konservante krom la tuta aromo kaj gusto, la tutan nutran oferton de la kafo en grajno", diras Pregnaca.

"En la dua duono de la jaro, ni vastigos ĉi tion al aliaj regionoj de Brazilo kaj ni ankaŭ jam estas survoje kun eksportaj intertraktadoj al Eŭropo, Usono kaj Azio," li taksas.

Blato enplantita en la cerbon permesas skribi per penso

Skribaĵeto de la 13-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Unuafoje neŭrosciencistoj tradukis la kognajn signalojn asociitajn kun skribado en tekston kaj en reala tempo. La nova tekniko estas duoble pli rapida ol tiu antaŭa metodo, permesante al paralizulo sendi tekstajn mesaĝojn kun rapideco de 90 signoj je minuto (ĉirkaŭ 16 vortoj).

La sistemo uzas cerbajn enplantaĵojn kaj maŝinan lernan algoritmon por deĉifri la cerbajn signalojn asociitajn kun skribado. La projekto estis efektivigita de esploristoj de la universitatoj Stanford, Brown kaj Harvard, en Usono, kaj gvidita de Frank Willett, esploristo en Stanford.

La studo raportita en la revuo Nature estas grava antaŭenigo por la kampo interfaco cerbo-komputilo, sed sciencistoj diras, ke ĉi tiu estas nur la komenco. "Pliaj eksperimentoj, ĉe pli multaj partoprenontoj, kaj plibonigoj al la sistemo necesas. Malgraŭ tio, ni kredas, ke la estonteco de intrakortikaj cerbomaŝinaj interfacoj estas brila", skribis la esploristoj.

En la buŝon baleno ekprenis viron, kiu postvivis

Skribaĵeto de la 12-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Michael Packard estas 56-jaraĝa, profesia omarfiŝkaptisto, kaj subakviĝis por laboro kiam li alvenis en la buŝon de ĝiba baleno ĉe la marbordo de Kabo Cod, en la usona subŝtato Masaĉuseco. Post periodo de 30-40 sekundoj, la besto emerĝis, svingis la kapon kaj elkraĉis lin. Li povis spiradi danke al sia oksigenujo.

La subakvisto estis kondukita al hospitalo kun vundetoj. “Mi havis dislokigitan genuon kaj nur molajn histajn damaĝojn en miaj kruroj. Mi ankaŭ timis, ke mi suferis plonĝotraŭmon pro tro rapida supreniro aŭ embolio, sed ĉio estas en ordo. La kuracisto diris, ke mi fartas bone", li klarigis al NBC.

Ĉinujo konigis kolorajn bildojn de la marsa surfaco

Skribaĵeto de la 11-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Hodiaŭ (vendrede, la 11-an) la Ĉina Kosmadministrado konigis unu 360-gradan panorman bildon kaj du kolorajn fotojn de la surfaco de Marso, kaj de la apartoj de Tianwen-1, kiu estas la unua marsa kosmosondilo de la Ĉina Nacia Spaca Agentejo (CNSA), disvolvita kaj konstruita de la Scienca kaj Flugteknologia Ĉina Societo (SFĈS), la ĉefa fabrikanto de kosma industrio de Ĉinujo. La misio konsistas el orbitilo, surgrundilo kaj kosmaŭto, kiuj devas esplori la surfacon de la planedo.

La 15-an de majo 2021 la surgrundilo sukcese surmarsiĝis en la regiono de Utopia Planitia, kaj ekde tiam esploras la lokon.

Albina ĉina bebo lasita ĉe pordo de orfejo estas nun 16-jaraĝa kaj modelo de Vogue

Skribaĵeto de la 10-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Kiam Xueli Abbing estis bebo, tiam ŝiaj gepatroj lasis ŝin ĉe pordo de orfejo. Tio okazis en Ĉinujo, kie la albinismo estas rigardata de kelkaj homoj kiel malbenon. Tamen estis ŝia nekutima aspekto, kiu kondukis ŝin al la kariero de modelo. Nun ŝi estas 16-jaraĝa kaj aperis sur la paĝoj de la usona gazeto pri modo "Vogue", kaj gvidis kampanjojn por famaj projektistoj.

"La teamo de la orfejo nomis ŝin Xue Li. Xue signifas neĝon, kaj Li belan. Mi estis adoptita tiam, kiam mi estis 3-jaraĝa, kaj ekloĝis kune kun mia patrino kaj fratino en Nederlando. Mia patrino diras, ke ŝi ne povus elpensi pli perfektan nomon, kaj taksas gravan konservi referencon al mia ĉina deveno."

"Albinaj modeloj ofte estas stereotipigitaj per fotoj por figuri anĝelojn kaj fantomojn, kaj tio malĝojigas min. Aparte pro tio, ke tiu sinteno daŭrigas tiujn kredojn, kiuj danĝerigas la vivojn de infanoj kun albinismo en landoj kiel Tanzanio kaj Malavio."

Ĉu oranĝo plialtigas la riskon je haŭta kancero?

Skribaĵeto de la 9-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

La usona Universitato de Indiano faris esploron, kies rezultojn la brita asocio de dermatologoj - BAD aperigis. Laŭ ĝi kiu trinkas tage pli ol unu glason da oranĝosuko, tiu spertas riskon 54% pli granda je melanomo. Kaj manĝante tage pli ol unu tiun frukton la riskon estas eĉ pli alta: 79%.

La citrusoj enhavas la substancon "psoralenon", kiu igas la haŭton senteman al la ultraviola aŭ transviola radiado (mallongigite UV), kiu kaŭzas la haŭtan kanceron.

La proparolanto Harriet Dalwood diris al la gazeto "The Sun Online", ke "tiu esploro povas helpi la sanlaboristojn je konsilado al kuracadoj jam posesantaj riskajn faktorojn, kiel familia historio pri melanomo, celante eviti nutradon per nefavoraĵoj".

Ĉu vi bezonas trian okulon?

Skribaĵeto de la 8-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

La sudkorea industria desegnisto Paeng Min-wook, 28-jaraĝa, disvolvis tiun, kiun li nomis 'The Third Eye' (La Tria Okulo). Ĉu stranga afero?

Paeng kreis tiun robotikan okulflobon por estis metita ĉe la frunto de tiu, kiu litere vivas alkroĉiĝita al telefono, kaj tiamaniere eviti, ke tiu vundiĝos.

Citita de Sky News, la koreo diri, ke elpensis tian satiran solvon por ke la homoj konsciiĝu de la graveco de dependeco je popularaĵetoj" kaj ekprizorgi sin. Kiam homo alproksimiĝas je 1-2 metro de baro, 'The Third Eye' ekfajfas, atentigante pri danĝero.

La heroa rato Magawa emeritiĝos

Skribaĵeto de la 7-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Magawa estas granda afrika rato, kiu retiriĝos post labori dum kvin jaroj en detektado de teraj minoj en Kamboĝo. Tiu sperto helpis je savo de multaj homoj, kaj pro tio ĝi gajnis septembre pasintjare la plej altan civilan premion de brita bonfarado por besta braveco, la unuafoje aljuĝita al rato.

"Ĝi jam lacas, temas pri aĝo", diris Michael Heiman, estro de la belga organizaĵo APOPO en Kamboĝo. Tiu speco vivas mezume dum ok jaroj. "Ĝi estas eksterordinana rato kaj ni sentos ĝian foreston".

Entute Magawa flaris 71 terajn minojn kaj 38 neeksplodintaĵojn. Ĵus alvenis en Kanboĝon grupo da 20 trajnitaj ratoj por tiu agado en la lando.

Virino ĵus reakiris monujon perditan antaŭ 46 jaroj

Skribaĵeto de la 6-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

En 1975 Colleen Distin estis en la Majestic Ventura Theather, en Ventura, usona subŝtato Kalifornio kaj perdis sian monujon. Tiam tiu loko estis funkcianta kiel kinejo kaj laŭ ŝi, la sako, kiun ŝi uzis en tiu tago havis truon kaj ŝi ne rimarkis, kiam la objekto falis.

Kvardek ses jaroj post ŝi ege surpriziĝis legante afiŝo de Tom Stevens sur Fejsbuko: li estis serĉanta ŝin por redoni al ŝi la monujon enhavantan la tutan netuŝitan enhavon.

Stevens estis laborinta en riparo de la teatra konstruaĵo kaj tie trovis la monujon, kiu enhavis bileton de 1973 por koncerto de la bando Grateful Dead, kelkajn fotojn kaj stirpermesilon kun la nomo de Distin.

Por Colleen, la plej bona parto de tiu okazaĵo koncernas la reakiron de la fotoj. "Estis emociiga ĉar kelkaj el tiuj personoj jam ne estas ĉe ni, kaj estis ege bona afero".

Jen grandega kreskanta truo antaŭ englutota domo

Skribaĵeto de la 5-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Kiam lastsabate (la 29-an de majo) la loĝantoj de meksika kampara areo aŭdis bruegon, tiam ili suspektis , ke fulmo okazis en la proksimo. Tamen tiun grandegan bruon kaŭzis grandega truo, kiu neatendite malfermiĝis en la grundo kaj nun minacas "engluti" domon proksiman.

Dimanĉe (la 30-an de majo) la kavo, kiu plenas je akvo, jam estis 30 metroj diametra, kaj laŭ la novaĵagentejo AFP ĝi atingis la diamentron 80 metrojn lastmerkrede (la 2-an de junio), kaj baldaŭ atingus la domon kie loĝas la familio de Heriberto Sanchez, en Santa Maria Zacatepec, subŝtato Puebla (Meksiko).

"La truo nature kreskos ĝis la akvo ĉesi la premadon. Gravas nun prizorgi la publikan sekurecon", diris Miguel Barbosa, la guberniestro de Puebla.

Sovaĝaj elefantoj ruinigis plantejojn dum 500-kilometra marŝado

Skribaĵeto de la 4-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Ankoraŭ oni ne scias la kialon por la foriro el la Nacia Naturrezervejo de Xishuangbanna (ĉina provinco Junano) de 15 sovaĝaj aziaj elefantoj, kiuj jam marŝadis 500 km norden ekde la pasinta aprilo, kaj nutriĝis en la maizokampoj lasante spuron de detruo en la vojo.

Komence la brutaro konsistis entute el 17 elefantoj, tamen ĉe unu el la unuaj bienoj, kiuj la bestoj trovis nutraĵojn, du el ili atingis rezervujon por la tiea produktado de alkoĥolaĵo, kaj ebriiĝintaj ili restis tie, dum la cetero sekvis norden.

Laŭ la loka administraro la grupo estas kontrolata tuttempe per naŭ flugrobotoj, 76 veturiloj (policaj kaj fajrobrigadaj) kaj kvin retroŝovel-maŝinoj. Lastmarde ili estis 20 km proksime al la multeloĝata Kunmingo, la regurbo de la provinco.

En 1970 tia speco havis tie 170 elefantojn, kaj nun la nombro estas 300, pro la protektoklopodo.

La "ĉina artefarita suno" atingis dekoblon de la suna temperaturo

Skribaĵeto de la 3-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

La esploristo Gong Xianzu, de ASIPP (Instituto pri Plasma Fiziko de la Ĉina Akademio pri Sciencoj) anoncis, ke eksperimento farita lastvendrede (la 28-an) per la fuzia reaktoro EAST (Eksperimenta Altnivela Superkonduktivilo Tokamako) oni atingis temperaturon je 120 milionoj da celsiaj gradoj dum 101 sekundoj. Ĝi eĉ atingis 160.000.000 ºC, tamen nur dum 20 sekundoj. Tio estas pli ol dekoblo de la temperaturo en la suna nukleo, kiu atingas 15.000.000 ºC.

Tiu atingo metas la ĉinojn pli proksimaj al malkovro de maniero por produkti senliman kvanton de pura energio per fuzio (nuklea kunfandiĝo), same kiel okazas en la koroj de steloj. "Tio estas teĥnikaro por la estonteco, kaj ĝi helpos la verdan disvolviĝon de Ĉinujo", diris Lin Boqiang, kiu estas direktoro de la Ĉina Esplorcentro pri Energioŝparado, de Sjamen-Universitato.

Nova ŝanĝo en la ĉina familia planada politiko: jam eblas havi tri infanojn

Skribaĵeto de la 2-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Laŭ Vikipedio, la unuinfana politiko(1979-2015) estis formo de loĝantara kontrolo adoptita en la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR). Ĝi restriktis plej homojn per malpermeso havi pli ol unu idon, kaj nur permesis pli ol unu en specialaj okazoj, inkludante: ĝemeloj, kamparaj gepatroj, etnaj malplimultoj kaj filoj el solfilaj gepatroj. Eksterlandanoj estas sendevigaj de ĉi tiu instruo, same kiel loĝantoj de Makao kaj Honkongo. Proksimume 35.9% el la loĝantoj de la lando estis celo de tia unuinfana politiko.

Pro maljuniĝo de la loĝantaro la estraro ĉina rezignis pri unuinfana politiko la 29-an de oktobro 2015. De tiu dato la leĝo fiksas maksimumon je 2 infanoj familie.

Kaj nun pro tio, ke la lastaj censoj montris la rapidan maljuniĝon de la loĝantaro, la lando decidis permesi al la familioj havi ĝis po tri filojn, laŭ informis registaraj organoj.

Laŭ National Bureau of Statistics la naskoj en Ĉinujo en 2020 rekorde reduktiĝis je 12 milionoj. La kvanto de junaj laboristoj jam ne sufiĉas por impulsi la ekonomion. La demografia ŝanĝo en tiu lando serioze atingas la politikon kaj ekonomion, kiu estas la dua plej granda en la mondo. Oni antaŭvidas, ke en 2050 triono de la loĝantaro estos maljuna, kaj tio premas la ŝtaton kiel provizanto de pensioj kaj sanzorgado.

Estis arestita tigro-ĉasisto, kiu estis serĉata de 20 jaroj

Skribaĵeto de la 1-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Post ricevi informon de denuncanto la polico de Bangladeŝo arestis la 50-jaraĝan viron Habib Talukder, pli konata kiel Habib Tigro, kiu estis serĉata de 20 jaroj, kaj estas suspektita pri la mortigo de ĉirkaŭ 70 bengalaj tigroj.

Li agadis en ia mangrovo ĉe Bangladeŝo kaj Hinda Unio, kaj kiam la polica estis proksimiĝanta, tiam li ĉiam sukcese estis fuĝinta al arbaro. Laŭ la loka policestro Saidur Rahman, komencis kolektanta mielon en arbaro - ankoraŭ li faras tion - tamen estis konata pro la ĉasado de tigroj, kies feloj, ostoj kaj viando, estas vendataj al kontraŭleĝaj vendejoj, kaj post revenditaj en Ĉinujo kaj aliaj landoj.

Laŭ registara bangladeŝa organo pri arbaroj la loĝantaro de bengalaj tigroj reduktiĝis de 440, en 2004, para 106, en 2015. En 2019, o número de tigres subiu para 114.

Joe Lara, kiu rolis kiel Tarzano en TV, mortis en aviadila kraŝo

Skribaĵeto de la 1-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Matene de la lasta sabato (la 29-an) sep personoj mortis en aviadila kraŝo ĉe la usona subŝtato Tenesio, laŭ raportis CNN. Inter la viktimoj estas la aktoro Joe Lara, kiu estas konata pro rolado kiel Tarzano en la telividserio "Tarzan: The Epic Adventures".

Li estis 58-jaraĝa kaj Gwen Shamblin Lara, lia edzino, ankaŭ ne postvivis al tiu akcidento.

Joe lara partoprenis la rolantaron de variaj agadofilmoj kiel "American Cyborg: Steel Warrior" (1993), "Steel Frontier" (1995), "Warhead" (1996) kaj "Doomsdayer" (2000). En 2000, li ekdediĉis al muziko, kaj en 2009 li eldonis la albumon "Joe Lara: The Cry of Freedom" em 2009.

Ĉefservisto de la Blanka Domo emeritiĝas post 47 jaroj en tiu posteno

Skribaĵeto de la 30-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Ĉi-semajne, post pli ol kvar jardekoj, William "Buddy" Carter emeritiĝos kiel ĉefservisto de la Blanka Domo, laŭ raportis al CNN tri personoj proksimaj al la afero.

La kariero de Carter komencis antaŭ 47 jaroj en la "Blair House", kiu estas la domo por ŝtatprezidantaj gastoj troviĝanta fronte al la Blanka Domo (angle White House), kiu estas la oficiala loĝejo de la Prezidanto de Usono.

Post 15 jaroj li venis al la domo da la prezidanto, de tiu tempo de Ronald Reagan ĝis nun. "Dum 47 jaroj ĉe 10 prezidancecoperiodoj Buddy Carter estis integrita parto de la vivo de la prezidantoj de Usono, iliaj familioj kaj hejmo, la Branka Domo", asertis per komunikaĵo la prezidanto Joe Biden kaj la unua damo Jill Biden.

Kial infestadego de ratoj atingas Aŭstralion?

Skribaĵeto de la 29-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Post la fino de trosekeco, kiu atingis la loka ekonomion, la terkultivistoj de sudoridenta Aŭstralio spertas alian ĉagrenon pro tio, ke en la lastaj semajnoj plago pri milionoj da ratoj serioze endanĝerigas la plantejojn kaj eĉ la menssanon de multaj homoj.

Jen kelkaj reagoj:

"Ĉiutaga kunvivado ĉe ratoj malpurigas onin";

"La planko plenas je ratoj. Ja ne eblas eviti ikin";

"Aŭtoj, traktoroj, ĉio ili invadas kaj ronĝas";

"Estas odoro de vivantaj kaj mortintaj ratoj";

"Nokte enlitiĝinta oni aŭdas ilin en la dormoĉambro, kaj eĉ ĉe la kusenoj".

Ĝuste pro tio - la fino de la trosekeco - la plago de ratoj aperis. La rapida restarigo de la bienoj favoris al la amasa reproduktado de la ratoj. Martin Murray, agronomo de la urbo Delungra klarigas, ke ĉar ili reprodutiĝas rapide, ili profitas je tia situacio: "Iom da tempo estas bezonata, por ke la cetero de la ekosistemo restarigu kaj reekvilibrigu la situacion". (Tio estas, ke la ronĝulojn manĝu: serpentoj, karnovoraj bestoj, rabobirdoj kaj grandaj lacertoj)

Junulino gajnis la unuan premion de US$ 1 miliono pro vakciniĝo kontraŭ kovimo

Skribaĵeto de la 28-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

La 26-an ĉi-monate en la usona subŝtato Ohio la 22-jaraĝa junulino Abbigail Bugenske estas la unua gajninto de 1-miliona premio de la registaro por instigi vakciniĝon. Entute estos donitaj 5 premiojn per merkredaj lotadoj de "Vax-a-Million".

Estas ankaŭ por sama celo lotado de plenaj universitataj stipendioj anoncita de la subŝtatestro la 12-an, kaj la unua gajninto estis Joseph Costello, mezlerneja lernanto.

Pli ol 2,7 milionoj da plenkreskuloj aliĝis al la konkurso pri kvin premioj da US$ 1 miliono, kaj pli ol 104.000 da 12-17 jaraĝuloj partoprenas la lotadon por stipendioj. Por partopreni nepras loĝo en Ohio kaj esti vakcinita, antaŭ la lotado, almenaŭ unufoje per ajna vakcino kontraŭ kovimo.

Jen Olivia Rodrigo, la plej grava pop-muzika malkovro en 2021

Skribaĵeto de la 27-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

En la lastaj semajnoj oni multe parolas pri Olivia Rodrigo, tiu 18-jaraĝa kantistino kaj aktorino aperinta en serioj de Disney kaj nun spertanta sian unuan muzikalbumon, kiu atingis rekordojn kaj daŭras priparolata de ŝatantoj kaj kritikuloj.

"Sour", la unua albumo, rakontas abnegacie pri la anguro je la fino de la unua amrilato: komenciĝas per indigno-sento, trapasas melankolion kaj finiĝas kun iom da sobreco, preskaŭ korinklino.

Olivia Rodrigo estas filipindevena usonanino, ŝia prapraavo estis filipino kaj ŝia patro vivis en Usono, tamen en hejmo kun kutimoj tute filipinaj. Ĝis nun ili nutriĝas ankaŭ per manĝaĵoj de tiu azia lando.

En la usona Spotify, inter aliaj platformoj por ludi kaj ricevi muzikon, dum la unuaj tagoj post la apero de la albumo la dek kanzonoj pli aŭdataj estis de tiu kantistino.

Viro mortis ene de dinosaŭra statuo

Skribaĵeto de la 26-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Hieraŭ (marde, la 25-an) la hispana polico informis, ke 40-jaraĝa viro mortis post resti mallibera ene de statuo pri dinosaŭro en la urbo Santa Coloma de Gramenet, proksime de Barcelono en Katalunio.

Laŭ iu proparolanto de Mossos d'Esquadra, la kataluna polico, ĉio indikas akcidentan morton, sed ankoraŭ oni ne scias kial tiu viro eniris en la stegosaŭron, kiu estas ornama ero de proksima kinejo, kiu nuntempe estas fermita. Laŭ la loka gazetaro patro kaj filo ludantaj tie malkovris la korpon kaj atentigis la policon sabate, la 22-an. Fajrobrigadistoj bezonis tranĉi la kruron de la statuo por preni la korpon.

18-kilograma ĉapelfungo estis trovita en brazila bieno

Skribaĵeto de la 25-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Aro kun 62 centimetroj en diametro kaj 18,2 kilogramoj da kunigitaj ĉapelfungoj estis trovita en brazila bieno en la urbo Maravilha, subŝtato Santa-Katarino.

Ĉapelfungo estas la karnenhava, sporo-portanta fruktaĵo de fungo, tipe produktita surgrunde aŭ sur ties manĝo-fonto.

Je la 13-a de majo ĝi estis donacita al la regiona universitado Unochapecó, kaj integriĝos al la kolekto de la tiea Naturscienca Muzeo.

Por esti konservita ĝi estos senakvigita, kaj pro tio ĝi perdos 80% de la volumeno. Aliaj du brazilaj universitatoj esploros ĝin.

Neatendita frosto mortigis 21 kuristojn dum longdistanca kuro

Skribaĵeto de la 24-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

En 100-kilometra kuro ĉe montaro de la ĉina provinco Gansuo 21 homoj mortis lastsabate (la 22-an). La korpo de malaperinta partopreninto estis trovita hieraŭ je la 9h30.

Laŭ la oficiala ĉina novaĵagentejo Xinhua la kuristoj neatendite estis trafitaj de subita malalto en la temperaturo. Forta vento, hajlo kaj frosta pluvo atingis la atletojn, kiuj jam estis suferantaj pro la efiko de la altitudo.

La sporta evento estis okazanta en la Ŝtona Arbaro proksime al la Flava Rivero, ĉe la kantono Jingtai. Pli ol 700 sukuristoj partoprenis la savagadon kaj entute 151 kuristoj estis savitaj.

Baldaŭ aperos komikso pri la infaneco de Freddie Mercury

Skribaĵeto de la 23-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

La eldonejo "Z2 Comics" anoncis la komikson "Freddie Mercury: Lover of Life, Singer of Songs", la unua pri Freddie Mercury. Ĝi estis produktita kunlabore kun University Music Group kaj Mercury Songs Ltd., kaj rakontas pri lia infaneco en Zanzibaro (Tanzanio) kaj Hinda Unio, ĝis la famiĝo kiel furora ĉefkantisto de la brita rokgrupo Queen.

La rakonton skribis Tres Dean surbaze de la libro "Freddie Mercury: A Life, in His Own Words", de Greg Books kaj Simon Lupton. La ilustraĵojn faris Kyla Smith, Robin Richardson, Safiya Zerrougui, Tammy Wang kaj Amy Liu. David Mack faris la kovrilartaĵon.

"Freddie Mercury: Amanto de la Vivo, Kantisto de Kantoj" estas 136-paĝa kaj aĉeteblos en la vendejoj venontnovembre. Reta antaŭvendo jam okazas.

Lokomotivestro bezonis necesujon, rapidtrajno malfruis unu minuton kaj firmao starigis enketon

Skribaĵeto de la 22-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

La firmao pri tiu japana grandrapida fervoja linio Ŝinkanseno informis, ke la lokomotivestro de iu trajno transdonis ties regadon dum la veturo al ne trejnita laboristo por rapidege iri necesujen. Lastĵaŭde (la 20-an) per gazetara intervjuo la firmao pardonpetis kaj informis, ke la lokomotivestro respondos pri sia sinteno.

La afero estus nerimarkebla, se la trajno ne estis malfruinta je unu minuto, kaj tio tuje aktivigis enketon en la lando. Je tia situacio la lokomotivestro nepre devus interkonsenti kun la kontrolcentro por solvo tamen li diris, ke ne faris tion pro honto.

Dum la vojaĝo li forestis dum tri minutoj, post transdoni al la biletisto la kontrolon de la trajno, kiu estis moviĝanta laŭ 150 km/h kaj estis transportanta 160 pasaĝerojn.

Jen la nova plej granda glacimonto

Skribaĵeto de la 21-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

En la suda duonglobo bloko da glacio, kiu estis nomita A-76, liberiĝis el glacia platformo Ronne en Antarkto kaj iĝis la plej granda glacimonto tutmonde, anoncis Eŭropa Kosma Agentejo (ESA) surbaze de satelitaj bildoj de la eŭropa programo Koperniko.

Tiu glacimonto estas ĉirkaŭ 170 km longa, 25 km larĝa, kun entuta areo da 4.320 km² , kaj drivas ĉe la maro de Weddell, sude de Sud-Ameriko. Laŭ Ted Scambos, esplorista geologo de la Universitato de Koloradio en Boulder, tiu fenomeno ne koncernas klimatŝanĝon, sed natura ciklo, kaj eble baldaŭ la glacimonto dividiĝos en du aŭ tri pecoj.

La supra parto de la Arko de Darwin falis pro erozio

Skribaĵeto de la 20-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Ĉi-semajne en la Galapagoj la roka formado konata kiel Arko de Darwin perdis sian supran parton, kiu falis pro agado de natura erozio. La fenomeno estis rigardata de subakvistoj matene de la lasta lundo, la 17-an. Kie la arko troviĝis estas nun nur du kolonoj.

Insulo Darwin estas unu el la insuloj de la Galapagoj (Pacifika Oceano) kaj apartenas al Ekvadoro. La areo de la insulo estas 0,98 km², kaj ĝi estas vizitata nur de krozoŝipoj kun subakvantoj. Iri sur la tero de la insulo estas malpermesata por turistoj.

Naomi Campbell, 50 jaraĝa, anoncis la naskiĝon de sia filino

Skribaĵeto de la 19-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Hieraŭ (marde, la 18-an) pere de afiŝo en socia retejo la brita fotomodelo kaj aktorino Naomi Campbell, 50 jaraĝa, surprizis ĉiujn anoncante la naskiĝon de sia filino.

"Bela kaj eta benaĵo elektis min kiel sia patrino. Mi sentas min tiom honorigita pro la ĉeesto de ĉi tiu ĝentila animo en mia vivo, ne estas vortoj por priskribi la ligitecon kiu nun mi spertas ĉe vi, mia anĝelo. Pli granda amo ne ekzistas."

Krom tiuj vortoj Naomi montris foton de la etaj piedoj de la bebino.

Verdikto estigas rekordan kompenson je US$ 84 milionoj al nigraj fratoj maljuste malliberigitaj dum 31 jaroj

Skribaĵeto de la 18-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Vespere de la lasta vendredo (la 14-an) ĵurio decidis pagi 75 milionojn da dolaroj al Henry Lee McCollum kaj lia duonfrato Leon Brown, kiuj per juĝafero denuncis la malobservon de iliaj civilaj rajtoj. Paralela akordo aldonis US$ 9 milionojn al tiu sumo. La monsumojn koncernas kompenson pro maljusta malliberigo dum 31 jaroj devigita al ili.

Tiuj duonfratoj spertas intelektan malkapablon. En 1983 ili estis arestitaj post anonima denunco fare de junulino, pri seksperforto kaj mortigo de la 11-a jaraĝa Sabrina Buie, en la urbeto Red Springs, Norda Karolino. Tiam ili estas 19 kaj 15-jaraĝa.

En 2004 iliaj senkulpecoj estis agnoskata, post ekzameno de DNA el cigareda stumpo trovinta proksime al la viktimo. La specimeno koncernis viron loĝantan 100 metroj for de la krimejo. Cetere tiu viro post monato estis seksperfortiginta kaj mortiginta 18-jaraĝan junulinon, kaj estis pro tio kondaminita.

La duonfratoj estis liberigitaj en 2014.

Ŝuoj kun sentiloj povos anstataŭigi bastonon al blindulo

Skribaĵeto de la 17-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Konata kiel InnoMake, tiu ŝuo celas iĝi noviga alternativo al la promen-bastonoj. La nuna havebla modelo havas sentilojn por malkovri barojn kaj averti la uzanton per vibraj kaj sonaj poŝtelefonaj atentigoj.

Cetere la disvolviganta firmao prilaboras pli novigan version, kun kameraoj kaj artefarita intelekto, celante ankaŭ indiki la trajton de la baro antaŭ la uzanto, kiel stuparo, muro aŭ aŭtomobilo, ekzemple.

Nuntempe InnoMake estas surmerkatigata nur en Aŭstrujo.

Mortis Spencer Silver, kreinto de la gluo por tiu glu-afiŝeto Post-it

Skribaĵeto de la 16-a monatotago.
Atentigo pri gramatikaj eraroj bonvenas.

Sabate la 8-an de Majo en la usona subŝtato Minesoto forpasis pro ventrikla takikardio en la aĝo 80 jaroj la kemiisto Spencer Silver, kiu kreis la gluon por tiu glu-afiŝeto Post-it. Raportis la morton lia familio kaj la firmao 3M, kie li laboris ĝis 1996.

Silver, havis pli ol 37 patentojn, kaj la plej grava konsistas el tiu gluo elpensita de li en 1968, komence cele al konstruado de aviadiloj (malsukcesa), sed per malgrandaj modifoj la produkto iĝis gluo efika kaj malpeza. En tiu tempo la produkto ne estis sukcese surmerkatigita, tamen en 1974 lia kolego Art Fry uzis ĝin kun paperpecoj sur libro kun aro de kantoj dum preĝejaj prezentadoj. La elpenso de unu kun la uzo de alia aperis en 1977 la glu-afiŝeto "Post-it", surmerkatigita de la usona firmao 3M.